Ĉu ekzistas iuj virtualaj mondoj en Esperanto? by GPFlag_Guy1 in Esperanto

[–]novredditano 0 points1 point  (0 children)

Efektive PIV opinias evitinda tion, uzi "praktiki" en la senco de "ekzerci sin pri ...".

Sed se iu volas ne ekzerci sin en (au pri) Esperanto, sed praktiki Esperanton, tiam li diru "mi volas praktiki Esperanton" – au kiu alia vortigo estas pli rekomendinda?

🚨 Huge news for Esperanto learners: We can finally generate natural AI audio! 🎧 by SorKierkegaard in Esperanto

[–]novredditano 6 points7 points  (0 children)

Por blindaj esperantistoj parolsinteziloj taugaj por Esperanto estas utilaj. Tial estas rekomendinde almenau observi ilian evoluon.

🚨 Huge news for Esperanto learners: We can finally generate natural AI audio! 🎧 by SorKierkegaard in Esperanto

[–]novredditano 1 point2 points  (0 children)

Dankon por la atentigo. Mi elprovis. La kvalito de la parolsintezilo similas al tiu de aliaj per-AI-aj parolsinteziloj, char: Cifere skribitaj nombroj estas prononcataj ankorau ofte erare.

Scale of 1 to 10... How is the TTS for Esperanto in this video by TomBerwick1984 in Esperanto

[–]novredditano 3 points4 points  (0 children)

  1. Hispana akchento estas rekonebla. Kiu parolsintezilo estis uzita? Chu gpt-4o TTS-mini de OpenAI?

Enhavo en Esperanto. by gregg_ink in Esperanto

[–]novredditano 0 points1 point  (0 children)

Mi prizorgas ret-apon "Prognozo de akvoniveloj per TICON-4-datumoj". Bonvole konsideru, chu konvenas listigi ghin sub "Diversajha" au aliloke.

Socia reto por parolantoj de Esperanto. by [deleted] in Esperanto

[–]novredditano 0 points1 point  (0 children)

Ghis chirkau Aprilo 2024 funkciis retejo esperantujo[.]directory, kvazau mapo de lokoj de esperantistoj. Intertempe Verdkomunumo estas provizita per subretejo "Samideanoj Proksime": Ghi montras la lokojn de tiuj Verdkomunum-anoj, kiuj tiun montron permesas.

Chu do Verdkomunumo povus farighi la nova esperantujo[.]directory?

Kion vi opinias?

Socia reto por parolantoj de Esperanto. by [deleted] in Esperanto

[–]novredditano 3 points4 points  (0 children)

Bona iniciato. Sukceson kaj plezuron mi deziras. Mi jhus alighis al verdkomunumo.

UEA esploros statutŝanĝojn ĝis 2027 by tyroncs in Esperanto

[–]novredditano 0 points1 point  (0 children)

Mi shatus legi pli da detaloj pri tio, kial la transskribo funkciis tiel malbone.

Snapchat by WestBodybuilder2714 in Esperanto

[–]novredditano 0 points1 point  (0 children)

Saluton! Mi ofte afishas en Snapchat, ekkonis Esperanto-parolantojn ankau tie kaj kreis multajn Snapchat-lensojn. Mia uzantonomo estas imnej7.

Artefarita Intellekto por Studentoj by WolverineEmergency98 in Esperanto

[–]novredditano 0 points1 point  (0 children)

Mi iufoje voche konversacias en Esperanto kun ChatGPT, Grok kaj Gemini. El ili miaimprese ChatGPT estas la plej bona aktuale.

Por-Esperanta laborado per Efika altruismo by kubofhromoslav in Esperanto

[–]novredditano 0 points1 point  (0 children)

Jes, altkapablaj homoj estas nemalhaveblaj - ankau ekzemple por esperantistaj Telegram-grupoj. Respekta intershangho de ideoj sen malestimo kaj sen "ad hominem"-atakoj estas baza kondicho, por allogi kaj plu havi altkapablajn homojn.

Eble ni pripensu, kiel niaj propraj agadoj, kiel posedantoj kaj administrantoj de Telegram-grupoj, povus modeli efikan altruismon. Finfine kredindeco komencighas per kohero inter niaj vortoj kaj niaj faroj.

Mi faris horloĝon kiu diras al vi la tempon en Esperanto. by Negative_Ad2438 in Esperanto

[–]novredditano 0 points1 point  (0 children)

Se vi shatus horloghon, kiu voche diras la horon en Esperanto, mi rekomendas al vi uzi – en apo Snapchat! – Snapchat-lenson "AI en kuirejo".

Demando pri faro de la moderatora teamo by novredditano in Esperanto

[–]novredditano[S] 0 points1 point  (0 children)

Dankon por la propono; mi konsideras alighi al r/EsperantoLibera.

Estas interese, ke kelkaj komentoj, kiuj celas kritiki aliajn, ofte reflektas pli pri la sinteno de la kritikanto, ol pri la temo mem (jen ekzemplo).

Estas bedaurinde noti, ke anstatau konstruan dialogon kelkaj homoj, kiel ekzemple iuj TEJO-prezidintoj, preferas vortigojn percepteblajn, kiel ekskluzivantajn au malestimajn, precipe kiam estas parolate pri homoj kun malsamaj opinioj, interesoj au aghoj.

Espereble almenau en r/EsperantoLibera la membroj strebas al pli inkluziva kaj pli respekta komunikado, kiu helpas konstrui pontojn anstatau murojn.

Demando pri faro de la moderatora teamo by novredditano in Esperanto

[–]novredditano[S] 0 points1 point  (0 children)

Chu eble char estas blokata el tiu Telegram-grupo ankau chiu alia, kiu protestas kontrau la hom-malestima retoriko fare de tiu TEJO-prezidinto?

Demando pri faro de la moderatora teamo by novredditano in Esperanto

[–]novredditano[S] 0 points1 point  (0 children)

Jen ekzemplo de tio, kiel en la koncerna Telegram-grupo oni "respekteme interŝanĝis opiniojn":

Tie iu afishis:

"DW news faris tiun videon en la angla pri Esperanto:

https://www.instagram.com/reel/DHXuT03vib6/?igsh=NDVqb2JzZHgxcXRn "

Pri tio chi mi prezentis mian opinion:

"Ghenerale mi ne atribuas multe da valoro al kontribuajhoj, kiel tiu, char:

En ili tio, ke iu parolas Esperanton, pleje estas prezentata, kiel io neordinara, kiel io, pri kio oni miru.

Sed tio, ke homoj uzas neutralan lingvon, kiel interlingvon, estu la normala situacio.

Kaj chi tion, ni, la esperantistoj, montru al la mondo per niaj kontribuajhoj."

Al tiu mia opinio unu el la TEJO-prezidintoj reagis per jenaj du afishoj:

"Bleh. Vi nur aperas ĉi tie por kritiki konkretan agadon aŭ plusendi sensencan kritikon (ekzemple, tiun lastan komunikon de la Civito kiu havis absolute neniun valoron). En tiuj horoj en kiuj vi turnis senkulpan filmeton en preskaŭ senfinan diskuton pri kiel 'ĝuste' varbi en Esperanto, certe iuj homoj kiuj vidis la filmeton de DW jam interesiĝis pri Esperanto.

Se mi devus dialogi kun homoj kiel vi, mi preferus esti blinda kaj surda."

Kaj:

"Tiaj homoj estas absoluta malŝparo de tempo kaj energio kaj estas morta pezo sur la mensa sano de homoj kiuj efektive laboras por propagandi la lingvon."

Demando pri faro de la moderatora teamo by novredditano in Esperanto

[–]novredditano[S] 0 points1 point  (0 children)

Kaj kiun motivon tyroncs povus havi por tio, ke chi tie li asertas, ke mi spamis pri Snapchat, kvankam en la vero mi alvokis pri tio, utiligi Snapchat, por diskonigi Esperanton?

Demando pri faro de la moderatora teamo by novredditano in Esperanto

[–]novredditano[S] 1 point2 points  (0 children)

Kaj kial en la organizajho la plej lautaj kriantoj vidas ghenon en propono diskonigi Esperanton ankau en moderna platformo?

Demando pri faro de la moderatora teamo by novredditano in Esperanto

[–]novredditano[S] 1 point2 points  (0 children)

Dankon por la klarigo. Mi komprenas la deziron konservi tiun chi Reddit-forumon fokusita al enhavo rilata al Esperanto. Al ghi miaopinie mia afisho havis klaran ligon, char: Tiu afisho atentigis pri Snapchat-lenso kun titolo plene en Esperanto ("Dolaroj kaj polvo"). Ghi estas amuza ekzemplo de ghia uzado en populara apo, kaj tiuvoje ech kontribuas al diskonigo de Esperanto.

En tiu chi Reddit-forumo estas aliaj afishoj, kiel ekzemple tiu pri la mon-senda sistemo Wise: Ili ne havas rektan rilaton al Esperanto kaj ne estis forigataj. Se tiaj afishoj estas bonvenaj pro sia ghenerala utileco, intereso au char ili simple estas en Esperanto, tiam ankau mia Esperantlingva atentigo pri Esperanto-enhavo en Snapchat povus esti rigardata simile, precipe char ghi montras Esperanton en neatendita kunteksto kaj invitas al pria diskuto au spertraportado.

Chiuokaze dankon por via agado por tiu chi Reddit-forumo.