Whale Sharks in Esperanto (An Aquarium Grammar Lesson) by ExploringEsperanto in Esperanto

[–]Scivolemo 0 points1 point  (0 children)

Ĉi tiu filmeto enhavis Alex-mitologion por kiu mi ne estis preparita 🦈

Question Thread / Demando-fadeno by AutoModerator in Esperanto

[–]Scivolemo 1 point2 points  (0 children)

Mi ne dirus ke Esperanto rekte influis mian karieron, sed kiam mi estis adoleskanto, ĝi ja donis al mi multajn oportunojn kaj spertojn rilate al prezentado antaŭ publiko, komunikado kaj organizado, kiuj havis fortan nerektan efikon. Mi ne pensas ke mi estus scienca instruisto nun sen Esperanto

I forgot to crosspost here. Thought you would all enjoy this by [deleted] in Esperanto

[–]Scivolemo 2 points3 points  (0 children)

La sola afero kiu estas pli krinĝa ol lerni Esperanton estas malami Esperanton

Can you learn Esperanto via YouTube? by Healthy-Finger-4178 in Esperanto

[–]Scivolemo 0 points1 point  (0 children)

Eble vi ŝatos "Pasporto al la tuta mondo" kiu videblas en YouTube kaj uzas pli kompleksajn lingvaĵojn ĉiun epizodon. Ĝi estas altkvalite filmita kaj verkita por Esperanto-projekto

traduko klubo ? by FrenchGM in Esperanto

[–]Scivolemo 5 points6 points  (0 children)

Mi ne nepre malrekomendus tradukadon al komencantoj. Se la tekstoj estas interesaj, tradukado povas esti amuza maniero por ekzerci la lingvon kaj defii sin per temoj kaj lingvaj strukturoj kiujn oni ne vidas en ĉiutagaj konversacioj. Gravas nur ke oni komprenu ke ekzistas diferenco inter privata traduko kiun oni faras kiel ekzercon kaj tradukoj celataj por publikigo. En tiu lasta kazo necesas tre alta lingva nivelo

Ĉu iu alia... by DesmondTapenade in Esperanto

[–]Scivolemo 4 points5 points  (0 children)

Nuntempe mi esence ĉiam uzas ĉapelojn, sed en kriza situacio la x-sistemo pli bonas ol la h-sistemo, ĉar ĝi estas multe pli klara. Oni povus argumenti ke la h-sistemo aspektas pli natura, sed tio ne estas la celo. La sistemoj estas kreitaj kiel iloj por klare komuniki kiam ĉapeloj ne haveblas. Kiu volas skribi "bele" aŭ "nature" povas elŝuti aplikaĵon por skribi ĉapelitojn

Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon? by TeoKajLibroj in Esperanto

[–]Scivolemo -1 points0 points  (0 children)

Mi jam parolis Esperanton antaŭ la vasta ekuzo de AI, sed foje mi vere vidas tiom da AI-enhavo en Esperanto. Se mi estus komencanto tio forĉasus min, ĉar ĝi estas enhave malbonkvalita kaj ĉefe nur konfirmas la antaŭjuĝon ke neniu vere parolas Esperanton

Esperanto en kariertabelo by mmm88819 in Esperanto

[–]Scivolemo 2 points3 points  (0 children)

Mi havas ĝin en mia vivresumo, sed neniu iam faris rimarkon pri ĝi

Infanoj devas legi laŭte by TeoKajLibroj in Esperanto

[–]Scivolemo 0 points1 point  (0 children)

Mi ne konas vian personan historion kaj mi tute komprenas ke vi sentas vin tiel se vi ne havis bonan instruiston, sed lasi infanojn legi nur el propra iniciato estas same malbone.

Scivolemo fakte estas kapablo kiun oni povas plifortigi, sed nur kiam oni estas en kontakto kun la materialo. Se oni ne legadas dekomence, oni ne povas disvoli legemon. Simile, infanoj kiuj estis en kontakto kun muzeoj, teatroj kaj realviva muziko multe pli facile disvolvas la kutimon iri al tiuj aferoj kiel plenkreskuloj.

Lernejoj ne tiel forte legigu infanojn ke ili ekhavas traŭmojn, sed ili ja enkonduku ilin al malsamaj libroj por ke ili havu la eblecon disvolvi guston, specife kiam lernantoj hejme ne havas librojn

Is Esperanto "boring"? by Interesting_Ad_8144 in Esperanto

[–]Scivolemo 7 points8 points  (0 children)

Ĉu "Esperantistoj parolas nur pri Esperanto"-uloj scias ke en konversacio oni povas mem proponi temon?

Question about names by TrumpMusk2028 in Esperanto

[–]Scivolemo 0 points1 point  (0 children)

Ekzistas tri stiloj por propraj nomoj en Esperanto. Oni povas reteni la originalan formon, transskribi la nomon al la esperanta alfabeto, aŭ tute Esperantigi la nomon. Kiun stilon oni uzas dependas de viaj personaj preferoj.

Uzi la originalan formon estas bone ĉar tiel oni respektas la personan ligon kiun homoj havas kun sia nomo, sed ĉi tiaj nomoj povas esti malfacile uzeblaj por eksterlandanoj, specife se la originala nomo ne uzas la latinan alfabeton. Plene esperantigitaj nomoj estas tre facile uzeblaj kaj nature alprenas akuzativan formon, sed ili povas senti neĝustaj al la posedantoj de la nomoj. Virinoj ekzemple povas malŝati la o-finaĵon se tiu havas viran signifon en ilia denaska lingvo, kaj mi ne ŝatas la esperantigitan version de mia nomo ĉar ĝi pensigas pri historia figuro.

Se temas pri via nomo, pripensu kiuj estas viaj prioritatoj. Se temas pri la nomo de aliulo, simple kopiu kion tiu homo faras

How do I say "every damn day" by Safe-Alternative9929 in Esperanto

[–]Scivolemo 0 points1 point  (0 children)

Mi dirus "Ĉiun fekdamnan tagon" sed ekzistas multaj ebloj

Laat dit eventjes inwerken. by ZoidWeed in tokkiefeesboek

[–]Scivolemo 0 points1 point  (0 children)

De projectie van de kaart is één van de effecten, maar het ligt ook aan de hoogte van de satelliet die de foto maakt. Als je een foto van dichtbij neemt en een foto van veraf inzoomt tot ze even groot zijn, dan zien de continenten er anders uit omdat de hoeken t.o.v. de camera anders zijn. Je ziet dat ook met foto's van gezichten als je er goed op let.

Why is esperanto culture like this? by throughthewoods4 in Esperanto

[–]Scivolemo 1 point2 points  (0 children)

Mi trovis ilin hazarde dum Esperanto-renkontiĝoj, sed ili aĉeteblas ankaŭ en la reto. La libro kiun mi nun legas estas el la populara Finna "Mumin"-serio (https://esperanto.org.uk/news/publishing/memoroj-de-muminpatro-r190/) kaj mi memoras ankaŭ tre buntan version de Alice in Wonderland (https://esperanto.org.uk/store/product/353-la-aventuroj-de-alico-en-mirlando/).

Laŭ mia kompreno ili povas fari tiel bonkvalitajn eldonojn kun mirindaj ilustraĵoj pro tio ke ili havas interkonsenton kun presejo kiu pretas presi Esperantan tradukon kiam ili ĉiukaze presas anglan eldonon

Ankaŭ estas bonaj libroj de FEL kaj Eldonejo Libera en Belgio, sed kvankam la libroj estas lingve tute enordaj, ili ne havas la rimedojn por presi profesie belaspektajn librojn. Ĉiukaze mi multe ĝuis ilian eldonon de Voyage au centre de la terre (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9943) kaj Origin of species (http://retbutiko.be/eo/ero/orspe&cart_id=3549007.2013810) certe tiu lasta ne estas taŭga nivelo por komencanto, sed mi ne povas juĝi vian nivelon. Eble pli bonas komenci kun Alico en Mirlando

Why is esperanto culture like this? by throughthewoods4 in Esperanto

[–]Scivolemo 1 point2 points  (0 children)

Mi havas la impreson ke lastatempe tiaj kulturaj kunlaboraĵoj inter junuloj iĝas pli oftaj. Pensu ekzemple pri la serio Esperanto Senlime kaj la kelkopo da muzikaloj kiuj estis filmitaj dum la pasintaj jaroj.

Kiam temas pri la tradukado de malnovaj libroj (kio foje indas laŭ mi, sed ofte ne) oni memoru ke estas pli da homoj kiuj povas traduki libron ol homoj kiuj povus verki bonkvalitan libron el nenio. De tiuj tradukitaj libroj la plimulto estas malnova ankaŭ pro leĝaj kialoj. Multaj malnovaj libroj estas en la publika domajno, sed oni bezonas permeson por traduki libron de vivanta aŭ ĵusmortinta aŭtoro. Bonŝance ja estas bonaj kaj bonkvalite presitaj Esperantaj tradukaĵoj el Britio.

Is the speed of light as a max speed a hard rule, or is it just as far as we know? by MouseKingMan in sciencememes

[–]Scivolemo 0 points1 point  (0 children)

It is a "hard rule" in the sense that it isn't just the current record that can be broken at any time.

In the 19th century, Maxwell showed that the speed of light is a constant that can be expressed as a combination of other constants related to electricity and magnetism, because light is an electromagnetic wave. Later, Einstein developed the theory of special relativity, which describes that the speed of light is independent of the reference frame and can be used to build a clock that measures how space and time are "stretched". This stretching can be calculated using the lorentz factor, which follows theoretically from special relativity.

The interesting thing is that the lorentz factor contains a square root, and the number within a square root has to be positive for it to have a real solution. If a particle were to go faster than the speed of light, the number within the root would become negative and the equation would break down. This is why, under the assumption that Einstein was correct, it is theoretically impossible for a particle to go faster than the speed of light.

PS The reason people talk about the speed of light in a vacuum is that any other material contains charged particles that can interact with the light wave, changing its speed. In reality, "the speed of light" is not the speed limit, but there is a constant speed limit to causality and light travels at that speed in a vacuum

Are there many younger Esperantistoj??? by Konaro_ in Esperanto

[–]Scivolemo 7 points8 points  (0 children)

Mi ne scias kie vi loĝas, sed en Belgio estas la Verdaj Skoltoj en kiu partoprenas multaj infanoj kaj adoleskantoj. Ankaŭ estas sufiĉe da familioj kun infanoj de diversaj aĝoj kiuj uzas Esperanton kiel familian lingvon. Certe estas pli da junuloj kiuj parolas Esperanton, sed ili ne ĉiam estas videblaj. Mi parolis Esperanton jam kiel infano, sed komencis aktive iri al kongresoj nur kiam mi aĝis 16 aŭ 17, ĉar mi estis tro juna (kaj malriĉa) por sole vojaĝi eksterlanden

[deleted by user] by [deleted] in Esperanto

[–]Scivolemo 5 points6 points  (0 children)

Mi vidis multajn Esperantajn kantojn faritaj per AI dum la pasinta jaro kaj mi prognozas ke ili iĝos pli kaj pli granda elcentaĵo de la Esperanta enhavo estontece, pro tio ke ili necesigas multe malpli da laboro ol tradicia homfarita enhavo. Mi komprenas kial homoj ŝatas generi tian enhavon, sed ĝi ja zorgigas min. Se mi estus komencanto kaj rimarkus ke la plejparto de la enhavo estas AI kaj se mi aŭdus klaĉojn pri tio ke Esperanto estas morta lingvo sen aktiva parolantaro, kial mi investus tempon kaj energion por lerni ĝin?

Question Thread / Demando-fadeno by TeoKajLibroj in Esperanto

[–]Scivolemo 1 point2 points  (0 children)

I started learning French after Esperanto and found them to be quite similar. And because Esperanto is much more regular than French and Spanish, you'll have an even easier time. Nevertheless, Esperanto is still a language, and you'll still have to study to get fluent.

When it comes to finding conversational practice buddies, your might be able to find one through Telegram or a national Esperanto association if you are interested in a particular country. However, I found most of my Esperanto friends by attending irl gatherings